La membroj de MEKK (Melbourne Esperanto Kafo Klubo) ofte parolas pri la 6-a Azia Kongreso kiu okazos en 2010 en Mongolio! Estas grupo da ni kiu vere intensas partopreni! Mi opinias ke estas bonega celo por iu kiu estas komencanto kaj volas vojaĝi kaj renkonti personojn de diversaj landoj. Ĉu vi venos kun ni?
I've received a reply from someone in Mongolia, with some info. Yes, one person has signed up.
I'm rather alarmed that the price for joining up is 100 Eŭros. What do you get for that? Typical bloody expensive Esperanto convention. I just want to speak to Esperantists. Why should I pay? Well, I might join up, but what about the ones that don't speak much Esperanto? Yeah, it's tricky. It seems expensive... and to me it seems to encourage people to come along and not join up, but hang out and speak Esperanto if they get a chance.
I'm still thinking about it so don't condemn me... but on the other hand, don't jump and down and condemn me... think about it!
Laŭ http://mongolio.info/?page_id=243, Dorj BALDUUZ estos la Historisto de la kongreso.
Budz, eble la 100 eŭroj (aŭ 40 por junulo el malriĉa lando) parte kovros la koston de dungi la kunvenejon. Iu devas pagi ...
Sed la kondiĉoj por repago ŝajnas tro severa: "La kotizo ne estas repagebla, senkonsidere ĉu la aliĝinto ne povas partopreni la Kongreson pro propra volo aŭ pro iu ajn ekstera kaŭzo, eĉ se la Kongreso ne okazas, aŭ okazas en alia urbo. ... La kotizo inkluzivas nenian asekuron. Kongresaneco ne estas transdonebla al alia persono."
Jes, vi pravas. Mi verŝajne aliĝos, sed mi devos konsili tiujn, kiuj ne bone parolas Esperanton - ne aliĝu.
Estas interese, ke la UEA havas la samajn kondiĉojn por la UK. Laŭ mi, tro severaj. 'EĈ SE LA KONGRESO NE OKAZAS'!!!!!!!!! Mi volas organizi kongreson. Nur unu fojon... (li diris - frotante la manojn kiel avarulo)
Mi kredas, ke ili metis tion averton, nur kopiante ĝin el la kutimaj avertoj de aliaj kongresoj... Fakte, mi volas vomi kiam mi legas tian averton.
'Ho, ni nun ne emas organizi kongreson... multan dankon por la mono' !!!!!!!!!!
La TEJO - IJK almenaŭ traktas nin ne kiel A-Lando pro tio, ke ni devas tiel malproksime vojaĝi, kaj la kotizo estas transdonebla!
Budz, se vi ja volas organizi ion por komencantoj sen lango en vango, tiam kial vi ne proponas ion al la LKK de la Somerkursaro en Sidnejo por fari ion sen la kosto de la lernado, se vi mem estus preta por instrui ilin ĉiu mateno. Mi ankaŭ helpus vin se vi havus tro multe por vi mem kaj eble aliaj kiel Jonathan Mojlan aŭ James se vi povus aranĝi pri ĝi kun ili. Viaj lernantoj nur devos pagi por la loĝado (kun 3 manĝaĵoj tage kaj trinkaĵoj iam) kaj la ekskursoj (eble $10? po ree vojaĝo). Ili povus fari ĉion kun la aliaj Esperantistoj krom la matenaj lecionoj.
Mi ne estas certe, ke la LKK aprobos ĝin, sed vi povus proponi, ĉu ne?
Diano, mi kredas, ke via propono apartenas en alia diskuto.
Mi uzis la vortojn 'volas organizi kongreson', nur por montri, ke la kutimaj kondiĉoj de UEA-sankciitaj kongresoj estas strangaj, kaj iel malvarmkoraj.
Nun okazas la kongreso en Mongolio. Mi scivolemas kiom da australianoj nun estas tie. Ĉu Budz, Richard kaj Miranda nun estas en Mongolio? Jen mesaĝo kiun mi ricevis pri la unua tago: Skribas Sibayama: Hodiaŭ matene estis Inaŭguro de la 6a Azia Kongreso de Esperanto. Laŭdire estas 250 esperantistoj el 30 landoj, kaj ĉiuj kontinentoj krom Afriko. Estis pli ol 20-membra grupo el Eŭropo, kiuj venis per la Trans-siberia Fervojo. Hodiaŭ salutis la kongreson la ĉefministro de Mongolio, per anstataŭanto voĉe kaj interpretite. La kongresa libro tamen aperos nur morgaŭ, por inkluzivei la tekston de la saluto. Posttagmeze estis kelkaj sesioj, kaj vespere estis Nacia Vespero. La Vespero okazis en aparta teatro, kaj estis dancoj, kantoj kaj akrobataĵoj, de laŭnome milita akademio mongola pri dancado kaj kantado. Krome estis pianokoncerto de mongola samideanino.
Dankon pro montri la leteron de S-ro Sibayama el Japanio pri la 6a Azia Kongreso de Esperanto kiu okazas nun en Mongolia. La granda nombro de partoprenantoj certe impresis, min. Ankaŭ la programo estas plenplena kaj interesa. Mi nur scias, ke S-ro Paŭlo Desailly el Suda Aŭstralio iris tie. Aliaj personoj el Aŭstralio eble iris sed mi ne scias.
Robert Budzul certe estas en Mongolio. Li certe parolos Esperanton kaj li ankau~ intencas paroli la Mongolian lingvon al la Mongolianoj. Poste, li intencas iri al la SAT kongreso en Eu~ropo.